Muñomer del Peco
Muñomer del Peco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05358 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 112 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 52′ N, 4° 53′ U (mapo)40.858611111111-4.8802777777778Koordinatoj: 40° 52′ N, 4° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 895 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Muñomer del Peco [+] | |||
Muñomer del Peco [munjoMER delpeKO] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. La loknomo rilatas al familinomo Muñoz, ofta en Hispanio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 35 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Collado de Contreras, Constanzana, Narros de Saldueña, Viñegra de Moraña, Albornos kaj Papatrigo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de 1250.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).